La Usona Departmento de Komerco (angle United States Department of Commerce) estas departmento de la usona registaro, kiu aparte zorgas pri la ekonomia kreskado de la komercaj entreprenoj kaj industrioj de la lando. Ĝia estro estas la Usona Sekretario de Komerco. La celo de la Departmento estas "akceli la kreadon de postenoj kaj pli altaj vivnormoj por ĉiuj usonanoj, per kreado de infrastrukturo antaŭeniganta ekonomian kreskadon teknologian konkurencipovon, kaj daŭrigeblan disvolvadon". Inter ĝiaj taskoj estas kolekti ekonomiajn kaj demografiajn informojn por komerca kaj registara decidado, la emisiado de patentoj kaj varmarkoj, kaj partoprenado en la establado de industriaj normoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search